Vi luktas pro l' aero De la birdoj kaj pro l' fiŝoj de l' mar' Pro senpolucia rivero Kaj verdanta vegetaĵar' Vi klopodas por la konkero Je feliĉo sen konstraŭstar' Je finiĝo de la sufero Sur suforon' de via gitar' Tamen via opinion Mi recenzas tie ĉi Vi tre zorgas la medion Sed kio estos pri vi?! Vian korpan materion Vi malordigas (ho ve!) Atencante la konscion Blindiĝante ĝis pere' Vundas la ekologion Via em' en fumkolor' Je komplezo, diru Kion de minac' vi savas for De l' naturo vi estas ero Do respektu ĝin en vi mem Ne konduto en senkohero Nek baraktu en malsaĝem' Ĉian cigaredon vi fumas Kun la cindroj de la natur' Kaj vi ofte alkoholumas Ŝtopita per senfrukta kultur' Nu, nome de l' espero Kaj de l' bestoj de la arbar' Krom de l' resaniĝo de l' tero Kaj de ĉi spitanta gitar' Marŝu kun decid' al prospero Ĵetu malpravon tuj for de vi Kaj la trakton de via vero Ja akceptos ekologi'