Jen nun verse, vercele, kortrafe Kantas ni la pacon de l' ter' Kiun kelkaj, nepre neprave Tenadas for de la rev' de l' esper' Subaĉete kaj eĉ subaĉege Fratojn fratoj senigas je jes Dum paradas minace milit', ve al ni En defilo de fi-labora sukces' Sed forta promes', al homo, sen ĉes' Gvidas plu, sur la meandroj al progres' Verda vervo re-versas pri vi Vi, virino, infano kaj vir' Via vivo jen priverkata Per la malĉipa ĉi-paĝa dezir' Ne simplaĉe, sed plaĉe ni skandas Unisone pri l' sankta pac' Kaj polifonie forkantas De l' krimo nocajn nociojn, sen lac' Jen surmonde, amonde, amase Pli kaj pli plektiĝanta homĉen' Forbatante per ĉenoj de am', for de ni Malamĉenajn, ĉe-nazajn vicojn de ĝen' Kaj vera kompren' jen luma tamen' Gvidos nin al nehaveco je ĉagren' Verda vervo re-versas pri ni Ni, virino, infano kaj vir' Nia vivo jen priverkata Per la malĉipa ĉi-paĝa dezir'